Movmalsano okazas en konekto kun veturado aŭ movo kiam malkongruo venas inter la perceptita movo kaj la ekvilibra sistemo de la korpo-movo. Plej tipoj estas konsiderataj surteraj movo-malsanoj, kiel en aŭtoj, aviadiloj, marmalsano, aŭ malsano pro realsimulado. Simptomoj estas kapturniĝo, laceco, vertiĝo, manko de apetito, nespecifa malordo, digesta diskomforto, (plej ofte) vomemo, kaj vomem-okazigita fakta vomado.[1] Se la kaŭzo de la vomemo ne estas solvita, la suferanto plej fote vomas, sed vomi ne nepre liberigas el la sento de malforto kaj vomemo, kio signifas, ke la persono povas plue vomi ĝis la suba tialo de la vomemo estu solvita.
- En aŭto gravas sidi antaŭe kaj rigardi malproksimen en la horizonton.
- Ne legu dum vojaĝo.
- En ŝipo estas pli bone resti sur la ferdeko kaj rigardi malproksimen, kaj se la ŝipo estas alta, restu sur la ferdeko pli proksime al la akva linio, de tiam estas malpli da movebleco.
- Gravas eviti nekutimajn odorojn, kiuj povas kaŭzi pli da naŭzo kaj emon vomi.
- Ne restu proksime al homoj kun marmalsano aŭ vojaĝmalsano ĉar la fenomeno estas "kontaĝa" - ne en infekta senco sed en konduta senco.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.