Moktezumo la 2-a (fakte naŭatle Motēcuhzōma Xōcoyōtzin "Moktezumo la pli juna" [mote:kʷ'so:ma ʃo:ko'jo:tsin], en la hispana Moctezuma kaj ankaŭ Montezuma ; naskiĝis antaŭ 1465; mortis la 30-an de junio 1520 en Tenochtitlán, Meksiko) filo de Aksajakatlo, de 1502 ĝis sia morto en 1520 estis la estro de la Azteka Imperio. Dum la unuaj dek sep jaroj de lia reĝado, li plugvidis la rigidan ekspansian politikon de liaj antaŭuloj, sed multe pli fama li estas pro sia rolo en la lukto kontraŭ la hispanaj konkerantoj gvide de Hernán Cortés dum la lastaj du jaroj de sia vivo.
Moktezumo la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | antaŭ 1465 en Tenoĉtitlano | ||||
Morto | 29-an de junio 1520 en Tenoĉtitlano | ||||
Religio | azteka religio • azteka mitologio vd | ||||
Lingvoj | naŭatla vd | ||||
Ŝtataneco | Aztekoj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Aksajakatlo vd | ||||
Patrino | Axcatlxochitl-Xochiquetzal (en) vd | ||||
Gefratoj | Kuitlahuako, Tezozomoctli Acolnahuacatl (en) kaj Xocotzin (en) vd | ||||
Edz(in)o | Teotlalco (en) Tlapalizquixochtzin (en) vd | ||||
Infanoj | María Xipaguazin Moctezuma (en) ( ) Tlaltecatzin (en) ( ) Chimalpopoca (en) ( ) Isabel Moctezuma ( Teotlalco (en) ) Pedro Moctezuma (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La nomo Motecuzoma signifas en la naŭatla "li aspektas sulkigante la frunton kiel princo " - la aldonon Xocoyotzin, "la pli juna" aŭ "la junulo" li ricevis por distingi lin disde sia antaŭulo Moktezumo la 1-a. Ĉar lia nomo laŭ la fonologio de la hispana lingvo aspektis strange kaj malfacile prononcebla, la eŭropaj konkerantoj "plifaciligis" ĝin al la formo Moctezuma, kaj poste pro misinterpretoj pluvariigis ĝin al la formo Montezuma.
Tecuixpo Ixtlaxóchitl, Isabel Moctezuma aŭ Isabel Moktezumo (ĉ. 1509 – 1550) estis filino de la tlatoani Moktezumo la 2-a.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.