Moritz Schlick
germana filozofo, fizikisto kaj profesoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedeich Albert Moritz SCHLICK (Berlino, 14-a de Aprilo 1882 – Vieno, 22-a de Junio 1936), konata ankaŭ kiel Moritz Schlick, estis germana filozofo, fizikisto kaj profesoro de juda deveno, fondinto de la Viena Cirklo, promocianto de la logika empirismo.
Moritz Schlick | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Friedrich Albert Moritz Schlick |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1882 (1882-04-14) en Berlino |
Morto | 22-an de junio 1936 (1936-06-22) (54-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Pötzleinsdorfer Friedhof (en) , Gruppe B, Reihe 22, Nummer 187 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Laŭzano Universitato de Hajdelbergo Humboldt-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto filozofo filozofo de scienco |
En 1922 Schlick estis nomumita profesoro de filozofio de la induktaj sciencoj en la Universitato de Vieno, post du nekontentigaj nomumoj en Rostock kaj Kiel. Samjare okazis du gravaj aferoj. Unuflanke, grupo de filozofoj kaj sciencistoj —inter aliaj, Rudolf Carnap, Herbert Feigl, Johan Craidoff, Kurt Gödel, Hans Hahn, Otto Neurath, kaj Friedrich Waismann— sugestis al Schlick okazigi regulajn kunsidojn por diskuti pri scienco kaj filozofio. Dekomence ili eknomiĝis Asocio Ernst Mach, sed ekde tiam ili estis konataj kiel Viena Cirklo.
Ankaŭ en 1922 oni publikigis la Tractatus logico-philosophicus de Ludwig Wittgenstein, verko kiu proponis inter alia, logikan teorion de simbolismo kaj teorion de la lingvaĵo kiel imago. Schlick kaj lia grupo estis impresitaj per la verko kaj faris ĝin diskuttemo de preskaŭ ĉiu kunsido. Schlick mem kontaktis kun Wittgenstein en 1924 kaj elstarigis la virtojn de la Tractatus rilate al sia cirklo. Finfine Wittgenstein akceptis kunsidi kun Schlick, Craidoff kaj Waismann por studi la Tractatus kaj aliaj ideojn. Pere de la influo de Schlick, Wittgenstein ekkonsideris la perspektivon reveni al la filozofio post dek jaroj de foresto. Tiel parte pro Schlick kaj liaj kompanoj Wittgenstein ekredaktis la meditadon kiu poste rezultis en lia verko Philosophische Untersuchungen.
Li estis murdita de studento, kiu poste iĝis naziisto.