Alkoholigita kafo From Wikipedia, the free encyclopedia
Moretta (itale: Moretta fanese) estas alkoholigita kafo, kiu devenas de Fano (Italio). Temas pri forta trinkaĵo, trinkata kiel digestigaĵo aŭ por varmigi sin.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Moretta. |
La surŝprucaĵo estas miksaĵo de anizo, rumo kaj brando en egalaj kvantoj. Ekzistas varianto, kiu uzas konjakon anstataŭ brando. La likvoro estas varmigenda kun sukero kaj citron- aŭ oranĝ-ŝeleto ĝis fandi la sukeron. Poste oni aldonas varman kafon, laŭeble espresan, delikate subenvenigante ĝin tiel, ke ĝi miksiĝu kun la likvoro.
Kutime ĝi estas provizata en simplaformaj malgrandaj travideblaj glasoj, kiuj konsentu vidi la tipajn tri tavolojn: ŝaŭmeton, kafon, likvoron. Estas tasko de la trinkanto miksi per la kulereto.
Moretta naskiĝis inter la ŝipanoj kaj fiŝistoj de la haveno de Fano, kiuj prenis similajn surŝprucitajn trinkaĵojn por sin varmigi kaj plifortikiĝi. En la pasintaj tempoj la malriĉeco portis eviti la malŝparojn, tial etrestaĵoj de restintaj likvoroj estis kune kolektataj; el ili naskiĝis poste la ideala trinkaĵo.
Lastatempe Moretta iĝis oficiala koktelo AIBES (Associazione Italiana Barman e Sostenitori)[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.