Moresnet neŭtrala
From Wikipedia, the free encyclopedia
Moresnet neŭtrala, Neŭtrala Moresnet aŭ "Neŭtra Moresneto" (en Esperantio ankaŭ foje Amikejo[2]) estis, de 1816 ĝis 1919, malgranda kvazaŭ-"lando" (ĉefurbo: Moresnet), kun teritorio de ĉirkaŭ 3,5 km² (333 ha), inter la nuna Belgio kaj Germanio kun kontaktopunkto en Nederlando (iam la kvarlanda landlimo). Ĝi ekzistis entute 104 jarojn (inter 1816 kaj 1920) nur ĉar ĝiaj du grandaj najbaraj landoj ne konsentis pri kiu posedu ĝin. Tiel, ili decidis igi ĝin neŭtrala teritorio dividante regon egale. Ĝi situas proksimume 7 km sudokcidenten el Aĥeno (Germanio) rekte sude de la intersekco de la germanaj, belgaj kaj nederlandaj landlimoj sur Vaalserberg.
Neŭtrala Moresnet | ||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
eo Neŭtrala Moresnet fr Moresnet Neutre de Neutral-Moresnet li Neutraal Moresent nl Neutraal Moresnet | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
kunposedaĵo • neutral territory • pridisputata teritorio | ||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||
Areo: |
3,6 km² | |||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||
Franca franko kaj aliaj | ||||||||||||||||||||||||
La Amikeja Marŝo | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Inter januaro kaj marto 1908 pli ol cent kvindek internaciaj gazetoj raportis, ke la disputita areo fariĝus Esperantoŝtateto[3]. Iel ĝi fariĝis la Monako de la Nordo[4].
Tiam la ĉefa kuracisto de la zinkominejo, Wilhelm Molly provis sur la teritorio Neŭtrala Moresnet krei la unuan Esperanto-ŝtaton. Wilhelm Molly estis inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomata "Amikejo"[6]. La proponita himno estis samnoma marŝo en Esperanto, kun adaptita ortografio: Amikayo. Amikejo estis proklamita en aŭgusto 1908, sed daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar nek Belgio nek Prusio rezignis siajn rajtojn. Tiam la estro de la teritorio (regiono) estis urbestro.
Dum la Unua Mondmilito tiun teritorion ekokupis Germanio kaj nur la postmilita Traktato de Versajlo de la 28a de junio 1919 finis la "provizoran neŭtralecon" centjaran, decidante ke Neŭtrala Moresnet apartenos al Belgio. Germanio reaneksis la lokon dum la Dua Mondmilito, sed ĝi reapartenis al Belgio ekde 1944. Nuntempe, ĝi estas parto de la municipo Kelmis/La Calamine en la belgaj Orientaj Kantonoj, germanlingvaj.