From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Moravany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Loučná, ĉe la ŝoseo inter Holice kaj Hrochův Týnec, 4 km sudoriente de la urbo Dašice, 14 km oriente de la urbo Pardubice. La vilaĝo situas sur 50-a paralelo, do en sama latitudo kiel Prago. Vivas ĉi tie 1 861 loĝantoj (2024).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moravany |
Moravany | |||
municipo | |||
Biblioteko en Moravany | |||
|
|||
Oficiala nomo: Moravany | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Loučná | ||
Situo | Moravany | ||
- alteco | 242 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 58″ N 15° 56′ 33″ O (mapo) | ||
Areo | 16,41 km² (1 641 ha) | ||
Loĝantaro | 1 861 (2024) | ||
Denseco | 113,41 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1244 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 530 02 ĝis 534 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575399 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de municipo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Moravany (Pardubice District) | |||
Retpaĝo: www.obec-moravany.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořice, Chroustovice, Dašice, Slepotice, Uhersko, Dolní Roveň kaj Kostěnice.
La unua skriba mencio pri vilaĝo Moravany estas en akto AZK 2350 de Nacia arkivo Prago el la jaro 1244, en kiu Jan, filo de grafo Zbislav, donacas al klostro en Litomyšl vilaĝojn Hostovice kaj Blatník. Kiel unu el atestantoj estas nomata Přibyslav el Moravany.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 647 |
1880 | 1 836 |
1890 | 1 894 |
1900 | 1 958 |
1910 | 2 032 |
1921 | 2 137 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 099 |
1950 | 1 783 |
1961 | 1 883 |
1970 | 1 854 |
1980 | 1 844 |
1991 | 1 698 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 671 |
2014 | 1 816 |
2016 | 1 841 |
2017 | 1 844 |
2018 | 1 869 |
2019 | 1 868 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 862 |
2021 | 1 784 |
2022 | 1 822 |
2023 | 1 861 |
2024 | 1 861 |
Baroka preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, estis konstruita en la jaro 1782 laŭ planoj de T. Haffenecker. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo. La turo estas sur orienta flanko kaj en ĝia teretaĝo estas sakristio. La presbiterejo kaj la navo havas ebenajn kanajn plafonojn sur fabiono. Sur la plafono en presbiterejo estas pentraĵo de Kronado de Virgulino Maria kreita de jezuito J. Kramolín. Ceteraj pentraĵoj estas el la jaro 1812 de J. Stehlík el Choceň.
La ĉefa altaro estas klasikisma kreita ĉirkaŭ la jaro 1800, bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de I. Vels el Litomyšl, du flankaj altaroj estas el la 1-a duono de 19-a jarcento, la predikejo estas ornamita per reliefoj de Jesuo Semanto kaj de Sankta Petro. Ligna baptujo kun fermoplato estas ornamita per reliefa bildo de Bapto de Jesuo
Fortikaĵeto de senjoroj el Moravany estis iam detruita pro brulego. Restaĵoj de remparoj, kiuj gardis ĝin estas ankoraŭ nun videblaj malantaŭ muro de la domo n-ro 13.
Kelkaj domoj havas enveturajn pordegojn kun barokaj frontonoj el la 1-a duono de 19-a jarcento.
En Moravany estis iam ankaŭ veturigista gastejo. En ĝi la veturigistoj kaj iliaj bestoj trovis ripozon, manĝojn, amuzon kaj tranoktadon. Ili veturis sur t.n. Trstenická vojo, kiu ĉi tie kondukis de Pardubice laŭlonge de la rivero Loučná kaj ligis Pragon kun Moravio kaj kun pli foraj landoj.
Oni diradis: "La supo abundas kiel en Moravany okaze de kermeso." Dum festoj vilaĝojn ĝenadis amaso da almozpetantoj. Foje en Moravany terkulturistoj interkonsentis kaj anstataŭ kutimaj almozoj gastigis almozulojn en ĉiuj bienoj nur per supo. La supo estis bongusta, sed oni ne povis ĝin kunpreni. Post du, tri vizitoj la almozuloj estis trosataj kaj devis el la vilaĝo foriri. Pro tio ekestis menciita diraĵo.