From Wikipedia, the free encyclopedia
Platěnice estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de la komunumo Moravany, 1 km norde de ĝi, ĉe la rivero Loučná, en regiono Pardubice, distrikto Pardubice. Vivas ĉi tie 231 loĝantoj (2021).
Platěnice | |
vilaĝo | |
Vilaĝplaco en Platěnice | |
Oficiala nomo: Platěnice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Pardubice |
Administra municipo | Moravany |
Historia regiono | Bohemio |
Domoj | 105 2009 |
Situo | Platěnice |
- koordinatoj | 50° 00′ 38″ N 15° 57′ 01″ O (mapo) |
Katastro | 3,82 km² (382 ha) Platěnice |
Tabulo | Orientelba tabulo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 530 02 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Platěnice | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
En Platěnice estis malkovrita kampo de mortocindraj urnoj de malfrugrada luzacia kulturo. Laŭ la vilaĝo estis nomita la kulturo silezio-platenica.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 333 |
1880 | 363 |
1890 | 377 |
1900 | 374 |
1910 | 384 |
1921 | 405 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 408 |
1950 | 287 |
1961 | 310 |
1970 | 303 |
1980 | 267 |
1991 | 224 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 238 |
2011 | 245 |
2021 | 231 |
Preĝejo de Sankta Egidio, la origina estas rememorata jam en la jaro 1349, nuntempa baroka preĝejo estis konstruita en la jaro 1748 laŭ planoj de T Haffenecker.
Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kun turo en okcidenta frontono kaj kun sakristio en suda flanko. La presbiterejo havas barelan volbon, la navo havas plataĵan volbon la subturejo kaj sakristio krucformajn volbojn. La ĥorejo estas ligna.
Aranĝaĵoj estas samformaj, plejparte de J. Teplý el Pardubice el la 3-a kvarono de 18-a jarcento. La ĉefaltaro estas kolona kun statuoj de Sanktaj Episkopoj kaj bildo de Sankta Egidio. Rokoka predikejo estas ornamita per reliefoj de la Ĝenerala Juĝo.
Statuo de Sankta Johano Nepomuka staras sur estinta tombejo ĉe la preĝejo. Estas datita 1744.