From Wikipedia, the free encyclopedia
Mopti estas urbo ĉe la kunfluo de de riveroj Niĝero kaj Bani en Malio, inter Timbuktuo kaj Ségou (14°30'00" norde, 4°12'00" okcidente). La urbo situas sur tri insuloj ligitaj per digo: la Nova Urbo, la Malnova Urbo kaj Bani. Rezulto de tio, ĝi estas konata kiel "Venecio de Malio".
Mopti | |||||
---|---|---|---|---|---|
setlejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 120 786 (2009) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 020 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 29′ N, 4° 11′ U (mapo)14.4873-4.1896 [+] | ||||
Alto | 278 m [+] | ||||
Areo | 40 km² (4 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mopti [+] | |||||
La insuloj estis jam longe loĝataj, sed Mopti estis fondita nur en la 19-a jc. kiel parto de la Massina Imperio, poste ĝi formis bazon de El Haĝ Umar Alta. Kun alveno de la franca dominado, Mopti iĝis konata pro ĝia egretardea pluma industrio.
Ĝi daŭre kreskas ĉirkaŭ ĝia haveno kaj estas plej grava haveno de Malio. Ĝi estas ankaŭ konata pro ĝia fiŝ- kaj salmerkato.
Mopti estas populara turisma celo, havanta aktivan riveran havenon, moskeon kaj vojojn al Niĝero, malgrandajn fiŝistajn vilaĝojn. Allogaĵoj en Mopti inkluzivas Grandan Moskeon kaj la proksiman dogonan popolon. Pramoj ligas Mopti kun Timbuktuo, Gao, Koulikoro kaj Djenné. La urbo estas ligita al Sévaré, la nuna loko de la Mopti-a flughaveno.
Mopti estas la kvara plej granda urbo en Malio, kun 118.000 loĝantoj, unuavice de la bambaroj, bozo-popolo, dogonoj, songajoj kaj fulaoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.