Monumentprotekto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Monumentprotekto havas la celon protekti kulturajn monumentojn kaj kulturhistoriajn instalaĵojn. La celo estas zorgi, ke la monumento restu konservata kaj ne detruita, damaĝita kaj ne ŝanĝita. Multaj ŝtatoj havas leĝojn por protekti siajn monumentojn.
Monumentprotekto estas parto de la protekto de la kulturo. Agoj, kiuj estas necesaj por konservi la monumentojn nomiĝas monumentflegado.
La Esperanto-Stacio estas ekzemplo de protektita monumento en Esperantujo[1].