From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan Ramón ARMENDÁRIZ Barrios, plej ofte konata kiel Montxo Armendáriz [MONĉo] (Olleta, Navaro, 27-a de januaro 1949), estas hispana kin-scenaristo kaj reĝisoro.
Montxo Armendáriz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Juan Ramón Armendáriz Barrios |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1949 (75-jaraĝa) en Olleta |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Li ekkarieris kiel instruisto de elektroniko, kaj per farado de kurtoj en navar-eŭskaj medioj, ekzemple pri tradiciaj karboproduktistoj. Pri centra rolulo, Anastasio Ochoa, Armendáriz komponis la scenaron de sia unua longa filmo, kiu estos produktorita de Elías Querejeta, nome "Tasio" (1984), filmita en Bakedano, pri karboproduktisto fiera pri sia sendependeco, kiu ricevis plurajn premiojn.
En 1986 estis premiita ankaŭ 27 horas, pri junuloj enkotigitaj pro drogoj. Ankaŭ lia sekva verko, Las cartas de Alou, ricevis premiojn kaj ene kaj ekster Hispanio. Per la adaptaĵo de la samnoma romano verkita de José Ángel Mañas, nome Historias del Kronen, pri la nihilismo ĉe junuloj, atingis unu el ĉefaj biletvendaj sukcesoj de la hispana kino ĝis tiam, same kiel kritikajn kaj profesiajn laŭdojn kaj premiojn. En 1997, li verkis kaj reĝisoris unu de liaj plej famaj filmoj nome Secretos del corazón.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.