![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/47/Helechosa.jpg/640px-Helechosa.jpg&w=640&q=50)
Montoj de Toledo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Montes de Toledo aŭ Montoj de Toledo estas montaro de la Iberia Duoninsulo, kiuj separas la basenon de la rivero Taĵo disde tiu de la Gvadiano. Ĝi longas maksimume de oriente okcidenten ĉirkaŭ 350 km kaj larĝas maksimume ĉirkaŭ 100 km en la ĉirkaŭaĵoj de Sonseca kaj Puertollano. La mezaveraĝa larĝo estas de ĉirkaŭ 50 km. La plej alta pinto estas okcidente en la Sierra de Guadalupe, kie la monto de La Villuerca (provinco de Cáceres) atingas alton de 1.603 m. La montaro estas la norda limo de La Mancha en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la centrokcidenta parto de Ekstremaduro.
Montoj de Toledo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
montara sistemo | |||
Alteco |
1 603 m | ||
Geografia situo | 39° 23′ N, 4° 30′ U (mapo)39.38-4.4917 f4 | ||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/Vista_hacia_el_sur_desde_puerto_de_Los_Santos_%28Ciudad_Real%29.jpg/320px-Vista_hacia_el_sur_desde_puerto_de_Los_Santos_%28Ciudad_Real%29.jpg)
El la Montoj de Toledo eliras riveroj kiel la rivero Algodor (95 km longa kaj 1250 km² de baseno), la rivero Almonte (alfluantoj de la rivero Taĵo maldekstre) kaj la rivero Amarguillo (alfluanto de Gvadiano dekstre). Ĝi inkludas la protektitan naturejon de la Nacia Parko Cabañeros. La Montoj de Toledo nomigas distrikton de la provinco de Toledo kaj alian distrikton de la provinco de Ciudad Real, kiuj estas najbaraj.