From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monto Kosciuszko ([Koĉjuŝko], angle Mount Kosciuszko [mæɔnt ˈkɔziˌɔskəʉ]) estas monto de Aŭstralio. Temas pri la plej alta monto sur la aŭstralia kontinento. La monto situas en la subŝtato Novsudkimrio en la montaro Snowy Mountains.
Mount Kosciuszko Mount Kosciuszko | |||
---|---|---|---|
la monto en oktobro 2006 | |||
monto | |||
Alteco | 2 228 m | ||
Situo | Novsudkimrio, Aŭstralio | ||
Montaro | Snowy Mountains, Great Dividing Range | ||
Domino | 1893 km → Mount Tutoko | ||
Elstareco | 2228 m | ||
Geografia situo | 36° 27′ S, 148° 16′ O (mapo)-36.455833333333148.26333333333 | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | en 1840 fare de Paweł Strzelecki | ||
Rimarko | La plej alta punkto de Aŭstralio | ||
La plej alta monto en la ŝtata teritorio de Aŭstralio estas la 2745 metrojn alta monto Mawson Peak sur la insulo Heard, kiu tamen ne geografie apartenas al la aŭstralia kontinento. Foje la monto Carstensz-Piramido en Novgvineo, 4884 metrojn alta, konsideratas parto de la aŭstralia kontinento, kaj tiam superas la monton Kosciuszko , sed tiu difino de la kontinento pridisputatas.
La monto en 1840 unuafoje grimpiĝis fare de la pola malkovristo kaj montgrimpisto Paweł Edmund Strzelecki, kiu donis al ĝi nomon honore al la pola nacia heroo Tadeusz Kościuszko.
La monto estas ĉirkaŭata de la Nacia Parko Kosciuszko, kiu kovras areon de 6 900 kvadrataj kilometroj kaj sekve estas la plej granda nacia parko de Novsudkimrio - ĝi ekestis cele al protekto de la alpojsimila kaj unika monteca flaŭro kaj faŭno de Aŭstralio.
Proksime de la monto Kosciuszko situas la 2209 metrojn alta monto Townsend, kiu do nur iomete pli malaltas ol la monto Kosciuszko. La nomoj Mount Townsend kaj Mount Kosciuszko origine atribuiĝis al la respektive alia monto. Pli ekzaktaj mezuradoj komence de la 20-a jarcento rezultigis, ke la origina monto Kosciuszko, kiu ĝis tiam konsideratis pli alta, fakte pli malaltas ol la monto Townsend. Por ke la monto Kosciuszko tamen restu la pli alta, la landa departemento de Novsudkimrio interŝanĝis la nomojn de ambaŭ montopintoj.[1]
Laŭ konsideroj de montgrimpado la monto Kosciuszko ne estas granda defio: simpla, sed longa migra vojo kondukas ĝis la pinto.
Interalie, ankaŭ la esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1970 grimpis la monton, sendita de jugoslavaj televidoj al sesmonata restado en Aŭstralio, Novzelando kaj Novgvineo.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.