monto en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Beuvray, kiu kulminas je 821 metroj, situas en Morvan, en Burgonjo, sur komunumoj Saint-Léger-sous-Beuvray (Saône-et-Loire), Glux-en-Glenne kaj Larochemillay (Nièvre). Ĝia kulmino estis loko de malnova gaŭla opidumo de Bibracte, ĉefurbo de aeduoj.
Monto Beuvray | |
---|---|
Grand site de France | |
Vido al Monto Beuvray de sudo. | |
monto [+] | |
Oficiala nomo: Mont Beuvray | |
Lando | Francio |
Regiono | Burgonjo |
Departemento | Nièvre, Saône-et-Loire |
Montaro | Morvan |
Supermara alteco | 821 m |
Koordinatoj | 46° 55′ N, 4° 2′ O (mapo)46.9241666666674.0394444444445 |
Monto Beuvray | |
Vikimedia Komunejo: Mont Beuvray [+] | |
Sur siaj flankoj troviĝas muzeo pri kelta civilizacio, malfermita al publiko en 1996.
Kiam flankoj de Monto Beuvray estas tute kovritaj per arbaroj, kun kelkaj senarbejoj, precipe sur arkeologiaj lokoj, la gazono sur la supro (konsistiganta altan herbejon) ebligas spekti ebenecon de la supro kaj faciligas vidon al pejzaĝoj. De la supro de Monto Beuvray, panoramo estas vasta, precipe al sudo kaj okcidento, ebliganta vidon al Morvan. Panoramtablo montras kulminojn, vojojn kaj vilaĝojn.
La verkisto Jacques Lacarrière skribis :
“ | « Si l’on veut essayer de retrouver quelque chose des Gaulois, j’entends quelque chose que le paysage porte encore, même après tant de siècles, c’est à Bibracte qu’il faut aller, sur ce Mont Beuvray dominant les plateaŭ du Morvan », esperante Se oni volas retrovi ion el gaŭlaj popoloj, kion la pejzaĝo ankoraŭ montras, eĉ post tiom da jarcentoj, al Bibracte oni devas iri, sur Monto Beuvray superanta altebenaĵojn de Morvan. | ” |
Monto Beuvray gastigis sur sia supro urbon-opidumon Bibracte[1], ekonomia, religia kaj politika ĉefurbo de aeduoj, gaŭla popolo aliancito al Romio. Bibracte tiris sian profiton el alta situacio, kiu simboligis potencon, kruciĝe de trans-eŭropaj vojoj kaj el grundaj minoj. En 52 a.K., Vercingetoriks estis proklamita ĉefo de koaliciintaj Gaŭlioj, kaj Julio Cezaro, post sia venko en Alesia, pasigis vintron tie por skribi siajn komentojn pri Gaŭla Milito.
François Mitterrand, tiama prezidanto de respubliko, venis por celebri tiun okazaĵon kaj pensis pri sia entombigo sub unu el la kverkoj, kiu kreskas sur la supro. La 5-an de majo 1995, kelkajn monatojn antaŭ sia morto, li aĉetis parcelon vastan je unu aro (100 kvadrataj metroj) kontraŭ simbola franko, en loko nomita La Chaume cele al sia entombigo. Fine, la malnova prezidanto estis entombigita en Jarnac, en Charente.
Multaj prifosadoj okazis sur tiu monto kaj ĝi gastigas ekde 1996 muzeon pri kelta civilizacio.
Sur supro de Monto Beuvray estas kelkaj memorigaj konstruaĵoj kaj monumentoj :
“ | Al Jacques-Gabriel Bulliot, naskiĝinta en Autun la 20-an de januaro 1817, mortinta en Autun la 11-an de januaro 1902, prezidanto de aedua asocio de 1861 ĝis 1902, reprezentato de Institut de France, kiu Monto Beuvray retrovis kaj elgrundigis la gaŭlan opidumon de Bibracte, ĉefurbo de aeduoj en tempo de Julio Cezaro, daŭrigis kun sindonemo kaj konstanta kaj modesta de 1867 ĝis 1895 siajn laborojn sur tiu kulmino kaj indis agnoskon de aeduoj kaj kleruloj. | ” |
Spuroj de Bibracte videblaj surloke estas pli kaj pli multaj sinsekve de elgrundiĝoj okaze de kampanjoj de arkeologiaj prifosadoj, inter ili :
La loko Monto Beuvray estas klasita natura loko de la 20-a de marto 1990 kaj nun loko Natura 2000. Ĝi estas ankaŭ klasita historia monumento. Tradicie arbara sur siaj flankoj, en la 1960-aj jaroj, pinalplantada programo forte efektis al la pejzaĝo. La kulmino estis ĝis la 19-a jc okupita de paŝtejoj. La limoj de la paŝta kaj agra areoj ankoraŭ diveniĝas per vicoj de « fosaĵetoj », spuroj de malnovaj plektitaj heĝoj[3].
La natura loko kun ekologia, faŭna kaj flaŭra intereso (france Zone naturelle d'intérêt écologique, faunistique et floristique aŭ ZNIEFF) laŭ tipo 1 de Monto Beuvray, konsistanta el fagejo kovras 1 131 hektarojn. Tiu arbaro tre karakterizas Supra-Morvano (france Haut-Morvan), en kiu precipe kreskas adonisfolia senecio (Senecio fuchsii aŭ Jacobaea adonidifolia), ruĝa sambuko (Sambucus racemosa), alizarbo blanka (Sorbus aria) kaj cicerbito de Plumier (Cicerbita plumeri). Marĉa alnejo okupas pli malsekajn lokojn. Estas ankaŭ plantoj kiaj reĝa osmundo (Osmunda regalis) en torfejo el sfagnoj, daŭra jaziono (Jasione perennis) kaj konopodio (Conopodium majus).
Plano por longtempa (unu jarcento) pejzaĝa regado estis elpensita de publika organizaĵo responsa pri la loko por iom post iom redukti efekton de pinalplantado kaj pli bone riveli la tutan arkeologian lokon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.