From Wikipedia, the free encyclopedia
Almanzor estas la plej alta monto en centra Hispanio. Situanta en la Sierra de Gredos en la provinco Avilo, Almanzor estas 2,591 metrojn alta.[1] Ĝi konsistas el granito, kaj estas malmulte eroziita. La monto estas konata ankaŭ en la hispana kiel Pico de Almanzor kaj Moro Almanzor (Montopinto Almanzor kaj Maŭro Almanzor, respektive). Ties medio estas habitato de subspecio de salamandro nome Salamandra salamandra almanzoris, kiu prenis sian nomon el la monto kaj kiu estas endemia de kelkaj malmultaj glaĉeraj valoj de tiu montaro Gredos.[2]
La monto ricevis sian nomon de Almanzor aŭ Al-Mansur (araba por "la venkinto"). Al-Mansur Ibn Abi Aamir estis generalo kaj ŝtatisto en islama Hispanio (Kalifujo de Kordovo) dum la fino de la 10-a jarcento. Muhammad bin Abi Amir estis lia reala nomo; la maŭroj en Hispanio donis al li la titolon de Al-Mansur pro liaj venkoj super la kristanoj.
Dum liaj multaj kampanjoj, Al-Mansur pasis laŭdire proksime de tiu monto kaj li estis ensorĉita per ĝia beleco. Laŭ kelkaj legendoj li eĉ supreniris la montopinton, laŭ kelkaj ĉevalrajde.
Almanzor estis grimpita por la unua fojo laŭ registroj en septembro 1899 fare de M. González de Amezúa kaj José Ibrián. Espada, Ontañon kaj Abricarro faris la unu-vintran supreniron en 1903. En 1960, 1 m alta ferkruco estis metita sur la montpinton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.