![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e5/Le_belv%25C3%25A9d%25C3%25A8re.jpg/640px-Le_belv%25C3%25A9d%25C3%25A8re.jpg&w=640&q=50)
Mont des Avaloirs
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 416 m alta Mont des Avaloirs[1] estas la plej alta punkto de la Armorika montaro. Ĝi situas en Pré-en-Pail, en la departemento Mayenne, en la regiono Luarlandoj, kaj limas kun la departemento Orne. Ĝi formas la daŭrigon de la Collines de Normandie (Normandaj Montetoj), konsistantaj el erikejoj kaj dezertaj paŝtejoj.
Rapidaj faktoj monto ...
Mont des Avaloirs | |||
---|---|---|---|
![]() Belvedero | |||
monto | |||
Alteco | 416 m | ||
Situo | Francio Mayenne | ||
Montaro | Armorika montaro | ||
Geografia situo | 48° 27′ N, 0° 9′ U (mapo)48.45056-0.14439999999999 f4 | ||
| |||
Fermi
Belvedero konstruita en 1994 ofertas al vizitantoj vidon laŭ 360°:
- nordokcidente: arbaro de Monaye kaj la baseno de Pré-en-Pail tra kiu fluas la rivero Mayenne.
- nordoriente: Montaro de la Arbaro de Écouves, precipe butte Chaumont kaj Signal d'Écouves, dua plej alta punkto de la Armorika montaro.
- oriente: Monto Souprat, kamparo de Alençon kaj arbaro de Perseigne.
- sude: Alpes mancelles (Alpoj de le Mans), kaj arbaro de Pail.
- okcidente: heĝkamparo de Javron.