From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monaĥejo Haghpat, ankaŭ konata laŭ la armena vorto Haghpatavank (armene Հաղպատավանք), estas monaĥa komplekso de Armenio. [1]
Monaĥejo Haghpat | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
monaĥejo [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 41° 5′ 37″ N, 44° 42′ 43″ O (mapo)41.09371644.712073 | |||||||||||||||||||||||||
Monaĥejo Haghpat | ||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Haghpat [+] | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
Priskribita kiel «ĉefverko de la religia arkitekturo kaj ĉefa lernocentro en la Mezepoko», tiu altestimata institucio de la Armena Apostola Eklezio estis listigita kiel Monda heredaĵo de UNESKO en la jaro 1996. [2] La monaĥejo estis fondata de sankta Niŝan (Surb Nŝan) en la 10-a jarcento sub regado de la armena reĝo Abas la 1-a. La proksima monaĥejo Sanahin estis konstruata en la sama epoko. [3][4] La monaĥejoj Haghpat kaj Sanahin estis elektitaj de Unesko kiel Monda heredaĵo ĉar la du kompleksoj reprezentas la floradon de la religia arkitekturo de Armenio, kies unika stilo disvolviĝis pro miksaĵo de elementoj de la bizanca kaj tradicia arkitekturo de Kaŭkazio.
La monaĥejo estis plurfoje damaĝita. En iu momento ĉ. la jaro 1130, tertremo detruis partojn de la monaĥejo Haghpat kaj ne estis riparita ĝis post 50 jaroj. Ĝi ankaŭ suferis la atakon de armeoj tra la multaj jarcentoj de ĝia ekzistado kaj la granda tertremo de 1988. Malgraŭ tio, granda parto de la komplekso konserviĝas sendifekta kaj sed grandaj modifoj.
Hodiaŭ la regiono fariĝas turisma celo ĉiutage pli populara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.