regiono de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Moliso[1], foje ankaŭ alternative Molizo[2] (itale Molise) estas regiono de Italio situanta inter Abruzo, Latio, Kampanio, Apulio kaj Adriatika Maro.
Moliso | |
itale Molise | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | MOL |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 4,438 km² |
Ĉefurbo: | Campobasso |
Loĝantaro: | 304 285 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 69 loĝ./km² |
Provincoj: | Campobasso, Isernia |
Komunumoj: | listo de 136 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 14 |
Prezidanto: | Donato Toma (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 304 285 loĝantoj sur areo de 4 438 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 69 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Campobasso, aliaj gravaj urboj estas Isernia, Termoli kaj Larino (tiu lasta kun tre grava historia centro).
Troviĝas en tiu regiono parto de la Nacia parko Parco Nazionale d'Abruzzo, Lazio e Molise.
Ĝi estas regiono de la 27-an de decembro 1963, ĝis tiam formis kun Abruzo la regionon Abruzzo-Molise.
Slavomolisano, konata ankaŭ kiel Moliseslava aŭ Moliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Moliso, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.