Moisei
komunumo en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Moisei [mojsej] (hungare: Majszin) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Sighetu Marmației. En 1910 ĝi havis 4 093 loĝantojn (rumanoj, germanoj), en 1992 8 661 (rumanoj). Ĝia unua mencio estas el 1365. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye).
Rapidaj faktoj komunumo en Rumanio ...
Moisei | ||
---|---|---|
| ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Majszin (hungare), Mosesdorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Máramaros | |
Situo | 47° 39′ N, 24° 33′ O (mapo)47.65388888888924.550833333333 | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 568 m | |
Poŝtkodo | 437195 | |
Loĝantaro | 9,246 (en 2011; 9.023 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 108348 | |
Fermi
La komunumo konsistas nur el la samnoma vilaĝo. Ĝi tamen havas preskaŭ 10.000 loĝantojn, pli ol multaj rumaniaj urboj. En la vilaĝo la nacia vojo DN17C al Bistrița debranĉiĝas de la nacia vojo DN18.