![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/54/Prim%25C4%2583ria%2528l%2527ajuntament%2529_de_Moine%25C5%259Fti.jpg/640px-Prim%25C4%2583ria%2528l%2527ajuntament%2529_de_Moine%25C5%259Fti.jpg&w=640&q=50)
Moinești
urbo kaj municipo en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Moinești - jen rumane, prononco [mojNEŜTJ], hungare Mojnest, germane Mojnescht kaj jide מוינשט, prononco en tiuj 3 lingvoj unuece [MOJneŝt] - estas urbo kaj municipo en la distrikto Bacău (Rumanio). Ĝi situas 35 km sud-okcidente de Bacău, ĉe la rando de la Orientaj Karpatoj. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 19 728 loĝantoj sur areo de 46,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 428 loĝantoj/km² - en 2002 estis 24 210 loĝantoj.
Rapidaj faktoj municipo de Rumanio, Ĝemelurboj Strășeni vd ...
Moinești | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Municipo | |||||
municipo de Rumanio | |||||
| |||||
Lando | ![]() | ||||
Distrikto | ![]() | ||||
Alinome | Mojnest (hungare) | ||||
Situo | 46° 47′ N, 26° 48′ O (mapo)46.78333333333326.8 | ||||
| |||||
![]() | |||||
Poŝtkodo | 605400 | ||||
Loĝantaro | 19 728 (en 2021, 24 210 en 2002) | ||||
Fermi
La unua historia mencio de Moinești estas el la jaro 1467, kiam la hungara armeo retiriĝis post batalo kontraŭ Stefano la Granda de Moldavio. La rango-altigo de urbo al municipo okazis en la jaro 2001.
En la urbo naskiĝis Tristan Tzara (kiel Samuel Rosenstock) en 1896.