vira persona nomo (محمد) From Wikipedia, the free encyclopedia
Mahometo[1] aŭ Mohamedo (en la klasika araba lingvo محمد Muḥammad) estas vira persona nomo. Ĝi estas la nomo de Mohamedo, la profeto de islamo, kaj de multaj viroj, ĉefe islamaj aŭ islamdevenaj, sed ankaŭ ekz-e bahaaj, kaj ankaŭ aperas kiel familia nomo. La signifo estas "laŭdata" aŭ "laŭdinda".
Variaĵoj aŭ parencaj nomoj estas Mehmet (en Turkio), Magomet (en eksa Sovetunio), Mahmud, Ahmad/Ahmed. En Esperanto, la tradicia zamenhofa formo estas Mahometo. Kune kun siaj variaĵoj ĝi estas la plej ofta persona nomo tutmonde.
En Esperanto ekzistas diversaj skribmanieroj por tiu nomo.
La formo Mahometo estas tradicia kaj zamenhofa. Ĝi estas transprenita el eŭropaj lingvoj, kiuj siavice prenis ĝin el la mezepoka latina. Italo Chiussi en sia traduko de La Nobla Korano (1970) uzis la formon Mahometo.
En la unua eldono de Plena Ilustrita Vortaro, en Nova Plena Ilustrita Vortaro kaj ankaŭ en la Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj de André Cherpillod aperas du formoj: Mahometo kaj Mohamedo. La formo Mohamedo estas la esperantigo plej proksima al la moderna, parolata araba (kie la mallongaj u kaj a de Muhammad prononciĝas o kaj e: Moham[m]ed). Nova Plena Ilustrita Vortaro rekomendas la formon Mahomedo.
Krome ekzistas Muhamado kaj Muhammado, kiuj estas senperaj esperantigoj de la nomo el la klasika araba lingvo. Italo Chiussi en sia verko Je la flanko de la Profeto (1978) uzis la senfinaĵan formon Muhammad.
Oni povus diri, ke la formo Mohamedo prezentas kompromison inter la tradicia Mahometo kaj formoj pli fidelaj al la araba fonto kiel Muhamado, Muhammado aŭ Muhammad. Aliflanke, oni povus diri, ke - pro evidentaj karakteraj trajtoj de aparta socia rolo de Esperanto - la Esperanta lingvanaro ne favoras variadon de establitaj nomformoj kaj literumado, kaj do konforme al la spirito de la lingva komunumo oni plu uzu la tradician (eĉ zamenhofan!) formon Mahometo.
(kompletigenda)
Gravaj personoj de la Bahaa Kredo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.