municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Mogi das Cruzes (oficiale portugale Município de Mogi das Cruzes) estas Mogi das Cruzes, nomo kiu signifas [loko apud] krucoj apud [rivero] Mogi, estas municipo de la aglomeraĵo ĉirkaŭ la urbego San-Paŭlo, en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Mogi das Cruzes. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 450 785 loĝantoj sur areo de 712,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 633 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 325 815. La teritorio havas komunan limon kun Santa Isabel, Bertioga, Suzano, Itaquaquecetuba, Arujá, Biritibamirim, Guararema, Santo André kaj Santos.
Mogi das Cruzes | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Mikroregiono | Mogi das Cruzes | ||||
Fondita | 1560 | ||||
| |||||
Telefonkodo | 11 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 450 785 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 633 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 31′ S, 46° 12′ U (mapo)-23.522777777778-46.193055555556 [+] | ||||
Alto | 759 m | ||||
Areo | 712,54 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mogi das Cruzes [+] | |||||
Krom parto de aglomeraĵo San-Paŭlo, estas en municipo la vilaĝoj Sabaúna, César de Souza, Biritiba-Ussu, Taiaçupeba Quatinga, Brás Cubas kaj Jundiapeba. Tiuj vilaĝoj produktas grandan kvanton da agrikolaj produktoj al aglomeraĵo San-Paŭlo. Ankaŭ estas en la municipo la aparta industria kvartalo Itapeti.
Ĝi estis fondita de Brás Cubas, estas municipo ekde 1611 kaj havas la statuson de urbo ekde 1865.
La 19-an de oktobro 1979 estis fondita “Asociação Mogiana de Esperanto” (Moĵia Esperanto-Asocio) sub la inspiro de la klera esperantisto Euclides Carneiro da Silva. En la sama dato estis elektita la jena estraro de la nova asocio: prezidanto prof-o Euclides Carneiro da Silva, vicprezidanto Benedita Esmeralda Lobo, sekretario Antônio Fernandes da Silva kaj kasisto Toshie Nojiri.
Euclides Carneiro da Silva estis tre klera homo, kaj Mogi das Cruzes estas urbo posedanta du universitatojn, kaj la urba Esperanto-movado modeste prosperis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, per la pluraj kursoj gviditaj de li kaj pro la disvastigo pere de la revuo “Esperanta Katoliko”, de li eldonita. Ekde lia malsaniĝo kaj morto en 1998 la aktivaĵoj malgrandiĝis, sed oni kredas kaj deziras, ke la semoj ĵetitaj tiam iam ĝermos kaj fruktodonos.
Hodiaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
En 1998 tie mortis Euclides Carneiro da Silva.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.