Moftin
komunumo en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Moftin estas komunumo en distrikto Satu Mare en Rumanio. Ĝia administra sidejo estas en Moftinu Mic.
Rapidaj faktoj komunumo en Rumanio ...
Moftin | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Majtény (hungare), Maitingen (germane) | |
Situo | 47° 41′ N, 22° 36′ O (mapo)47.68583333333322.601111111111 | |
| ||
Poŝtkodo | 447201–447208 | |
Loĝantaro | 4.286 (en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 138208 | |
Fermi
Administre Moftin konsistas el la vilaĝoj Domănești, Ghilvaci, Ghirolt, Istrău, Moftinu Mare, Moftinu Mic kaj Sânmiclăuș.
En la censo de 2002 la 4.328 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Pliaj informoj Etneco, nombro ...
Etneco | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 2484 | 57,4 % |
hungaroj | 1377 | 31,8 % |
romaoj | 207 | 4,8 % |
germanoj | 176 | 4,1 % |
ukrainoj | 80 | 1,8 % |
ĉangoj | 2 | < 0,1 % |
slovakoj | 1 | < 0,1 % |
Fermi
Pliaj informoj Lingvo, nombro ...
Lingvo | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
rumana | 2322 | 53,7 % |
hungara | 1930 | 44,6 % |
ukraina | 56 | 1,3 % |
germana | 19 | 0,4 % |
cigana | 1 | < 0,1 % |
Fermi
Tra la komunumo pasas la fervojo inter Carei kaj Satu Mare kun haltejoj "Moftin" kaj "Domănești". Tra Moftinu Mic pasas la nacia vojo DN19, same inter Carei kaj Satu Mare. La distriktaj vojoj 195B kaj 195C ligas la partojn de la komunumo.
Inter Moftinu Mic kaj Domănești fluas rivereto Crasna kaj situas lago Moftinu, ĉirkaŭ 1,5 km longa.