Mod-movado
junularkulturo en Britio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mod, el la vorto "modernista",[1] estas subkulturo kiu startis en Londono kaj disvastiĝis tra tuta Granda Britio kaj aliloken, eventuale influante modojn kaj tendencojn en aliaj landoj,[2] kaj tio pluas ankoraŭ nuntempe je pli malgranda skalo. Fokuse al muziko kaj modo, tiu subkulturo havas siajn radikojn en malgranda grupo de stilemaj junuloj de Londono fine de la 1950-aj jaroj kiuj estis termigitaj modernists ĉar ili aŭskultis "modernan" ĵazon.[3] Elementoj de la "mod" subkulturo estas modo (ofte tajlor-faritaj vestoj kaj tipaj helverdaj manteloj); muziko (kiel soulo, ritmenbluso, ska kaj ĉefe ĵazo) kaj motorskoteroj (kutime Lambretta aŭ Vespa). Meze de la 1960-aj jaroj, tiu subkulturo ekaŭskultis grupojn de power pop-rok kun tendenco al "mod", kiel the Who kaj Small Faces, post la pinto de la Mod-erao. La origina mod-vivmaniero estis asocia kun amfetamino-ĵazo kaj tutnokta dancado ĉe kluboj.[4]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/57/Old_Mods_photo.jpg/320px-Old_Mods_photo.jpg)
Dum la komencaj ĝis la mezaj 1960-aj jaroj, dum mod kreskiĝis kaj disvastiĝis tra tuta UR, kelkaj elementoj de la mod etoso ofte engaĝiĝis en anoncitaj tumultaj kvereloj kontraŭ membroj de la rivala subkulturo: nome la rokistoj.[5] Tiu konflikto inter "mod"-uloj kaj rokistoj kondukis la sociologon Stanley Cohen uzi la terminon "morala paniko" en sia studo pri ambaŭ junularkulturoj,[6] kiu ekzamenis la traktadon fare de la amaskomunikiloj de la tumultoj inter "mod"-uloj kaj rokistoj en la 1960-aj jaroj.[7]
Ĉirkaŭ 1965, la konfliktoj inter"mod"-uloj kaj rokistoj dekadencis dum "mod"-uloj iom post iom alproksimiĝis al poparto kaj al psikedelo. Londono iĝis sinonimo de modo, muziko, kaj popkulturo en tiuj jaroj, periodo ofte referencata kiel "Swinging London". Dum tiu epoko, mod-modoj disvastiĝis al aliaj landoj kaj populariĝis en Usono kaj aliloke — dum mod estis konsiderita malpli kiel izolata subkulturo, sed simbola de la pli granda junularkulturo de la epoko.
Dum mod iĝis pli kosmopolita dum la periodo de "Swinging London", kelkaj mod-uloj el laborista klaso nome "street mods" (stratomoduloj) disiĝis, formante aliajn grupojn kiel eventuale iĝis konataj kiel razkapuloj aŭ skinheads. Estis mod-revivigo en Unuiĝinta Reĝlando fine de la 1970-aj jaroj, kiu klopodis kopii la "skoteran" periodon de aspektoj kaj stiloj de la komencaj al mezaj 1960-aj jaroj. Ĝi estis sekvita de simila mod-revivigo en Nordameriko en la komencaj 1980-aj jaroj, plej precize en Suda Kalifornio.[8][9]