From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mistero de Elĉo (katalune Misteri d'Elx, hispane Misterio de Elche) estas religia muzika teatraĵo pri la Dormado, Ĉieliro kaj Kronado de Maria. Ĝi estas dividita en du aktoj, la verkaĵo estas prezentata ĉiun 14-an kaj 15-an de aŭgusto en la interno de la Baziliko Sankta Maria, en la urbo Elĉo, Hispanio.
Mistero de Elĉo | |
---|---|
liturgia dramo • festo • monumento • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Honorigoj | Kruco de Sankta Georgo |
Novaj esploroj situigas la originon de la verkaĵo ĉ. la dua duono de la 15-a jarcento, kontraŭdirante la lokajn tradiciojn kiuj rilatigas ĝin kun la konkero de la muzulmana Elĉo (1265) kaj kun alia tradicio pri trovado de bildo de la Virgulino, ene de skatolo, la 29-an de decembro 1370, en la proksima marborda urbo Santa Pola.
Ĝi estas la sola verkaĵo en ties ĝenro kiu estis seninterrompe reprezentita ĝis la nuntempo, eĉ superante la malpermeson reprezenti teatraĵojn en la preĝejoj laŭ la Koncilio de Trento. Estis la papo Urbano la 8-a kiu, en 1632, koncedis al la loĝantaro de Elĉo, pere de papa buleo, la permeson por la daŭra reprezentado en la baziliko.
Ĉiuj roluloj estas viroj, por respekti la mezepokan tradicion kiu malpermesis la aperon de virinoj en tiaj reprezentaĵoj. La verkaĵo estas en la antikva kataluna lingvo, escepte de kelkaj versoj en la latina.
La 18-an de majo 2001, estis deklarita kiel Majstra Veskaĵo de la Pervoĉa kaj Nemateria de la Homaro
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.