Misisipa Delto aŭ Misisipadelta Regiono, aŭ en angla Mississippi Delta, estas la distinga nordokcidenta sekcio de la usona ŝtato Misisipio kiu kuŝas inter la riveroj Misisipo kaj Yazoo.
Misisipa Delto | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
marĉo [+] | ||
Lando | Usono | |
- koordinatoj | 33° 48′ 0″ N, 90° 24′ 0″ U (mapo)33.8-90.4 | |
Misisipa Delto | ||
La regiono estis nomita "La plej suda loko sur la Tero"[1] ("Suda" en la senco de "karaktera de tiu regiono, nome Usona Sudo"), pro sia unika rasa, kultura, kaj ekonomia historio. Ĝi estas du cent mejlojn longa kaj sesdek mejlojn ĉe ties plej ampleksa punkto, enhavante ĉirkaŭ 4,415,000 akreojn, aŭ, ĉirkaŭ 7,000 kvadrataj mejloj de sedimenta inundebenaĵo.[2] Origine kovrita de duraj arbaroj tra la malaltaj teroj, ĝi estis disvolvigita kiel unu el la plej riĉaj koton-kultivaj areoj en la lando antaŭ la Usona Enlanda Milito (1861-1865). La regiono allogis multajn terposedantojn kiuj kultivigis teron laŭlonge de la riverbordoj por kotonplantejoj; ili iĝis riĉaj plantejistoj dependaj el la laboro de nigraj sklavoj, kiuj estis la plej vasta majoritato de la loĝantaro en tiuj landoj ege antaŭ la Enlanda Milito, ofte dufoje la nombro de blankuloj.
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.