Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo (angle United Nations Interim Administration Mission in Kosovo) estas intertempa civila administrado por la eŭropa regiono Kosovo sub organiza gvido de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La misio komenciĝis la 10-an de junio 1999, surbaze de la rezolucio 1244 de la Sekuraca Konsilio de UN.
Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo | ||
---|---|---|
United Nations Interim Administration Mission in Kosovo | ||
pactrupa misio • organization established by the United Nations | ||
Komenco | 10-a de junio 1999 vd | |
Geografia situo | 42° 38′ 30″ N, 21° 6′ 55″ O (mapo)42.6415999503921.115141579103 | |
Sidejo | Priŝtino | |
| ||
Membro de | Central European Free Trade Agreement vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La provinco ekde longe estas la temo de armita politika kaj teritoria disputo inter la registaro de Serbio (kaj antaŭ tio, de Jugoslavio), kiu pledas armee regi la provincon, kaj la plejparte etne albanlingva enloĝantaro de Kosovo, kiu per klara plimulto preferus sendependecon. Krom reguligi la administradon de la provinco ekde somero 1999, la rezolucio 1244 ankaŭ alvokis kreon de politika proceso por klarigi la estontan statuson de Kosovo - negocoj inter reprezentantoj de la enloĝantaro kaj la serbia registaro kun subteno de UN komenciĝis dum 2006.
La ĉefo de la misio teknike estas "Speciala Reprezentanto de la Sekretario Ĝenerala" ('SRSG'): li estas nomumita per la Ĝenerala Sekretatio de UN konsidere de rekomendoj el la membroŝtatoj de UN. Joachim Rücker, germana diplomato, ekde septembro 2006 estas la Speciala Reprezentanto, anstataŭigante Steven Schook kiu dum tri monatoj provizore plenumis la laborojn post la foriro de la antaŭa Speciala Reprezentanto Søren Jessen-Petersen dum junio 2006.