Miron
From Wikipedia, the free encyclopedia
Miron, laika nomo: Mirosław Chodakowski (naskiĝis la 21-an de oktobro 1957 en Bjalistoko; mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola ortodoksisma ĉefepiskopo, brigada generalo. Doktoro pri teologio.
Miron | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1957 (1957-10-21) en Bjalistoko |
Morto | 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (52-jaraĝa) en Smolensk |
Mortokialo | Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) |
Tombo | Supraśl Orthodox Monastery (en) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Kristana Lernejo Teologia en Varsovio |
Okupo | |
Okupo | oficiro pastro |
Li finis ortodoksisman animzorgan seminarion en Varsovio. En 1979 votis eterne monaĥiĝi en la monaĥejo al Sankta Onofrio en Jabłeczna (Distrikto Bialski). Samjare iĝis spirita majstro de la monaĥa komunumo, kion plenumis dum kvin jaroj. De 1984 ĝis 1998 gvidis monaĥejon pri Anunciacio en Supraśl, kiun li rekonstruadis post detruoj de la dua mondmilito kaj restarigis tie viran monaĥan komunumon. En 1998 ordinita kiel helpa episkopo de la varsovia-bielska diocezo kun titolo de la episkopo de Hajnówka. Samjare ekservis kiel kapelano en Pola Armeo ĝis sia morto en katastrofo de pola aviadilo Tu-154M apud Smolensk la 10-an de aprilo 2010.