Miristikacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La miristikacoj[2] (latine Myristicaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo magnolialoj (Magnoliales). Ĝi enhavas 21 genrojn, kaj 170 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas miristiko[2].
Miristikacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
muskatarbo Myristica fragrans | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
miristiko Myristica Gronov. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiuj plantoj troviĝas en la tropikaj kontinentaj areoj. Ili estas monoikaj aŭ dioikaj. La floroj estas unuseksaj, grupiĝas en infloresko. La florpartoj formiĝas en rondoj. La ovario estas unugrajna kaj elformiĝas nur el unu karpelo.
La plej konata specio estas la bonodora miristiko, aŭ muskatarbo[2] (Myristica fragrans) devenanta el la Molukoj. Ĝi estas kultivata ĉie en la tropikoj, precipe pro ĝia semo, la muskato[4], kiun oni uzas raspinte kiel spicaĵon.
Oni produktas el la grajno eĉ buteron. Ĉar la grajno entenas la venenan miristikinon, tiel konsumado de duona nukso povas kaŭzi morton.