Mirăslău
vilaĝo en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mirăslău [mirəsləŭ] (hungare: Miriszló) estas komunumo en Rumanio norde de Aiud. En 1910 ĝi havis 951 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj), en 1992 924 (rumanoj, 38 % da hungaroj). Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1219. Ĝi estis eklezieja hungara vilaĝo en 1332. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). Administre apartenas al ĝi Cicău, Decea, Ormeniș, Lopadea Veche, Rachiș. Mirăslău situas ĉe la rivero Mureș. Ĝin trairas la nacia vojo DN1, kiu tie samtempe estas eŭropa vojo 81, kaj la fervojo inter Alba Iulia kaj Târgu Mureș.
Rapidaj faktoj komunumo en Rumanio ...
Mirăslău | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Alba | |
Alinome | Mirislău (iam), Miriszló (hungare) | |
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | |
Situo | 46° 22′ N, 23° 42′ O (mapo)46.36388888888923.708333333333 | |
| ||
Alto super maro | 236 m | |
Poŝtkodo | 517470 | |
Loĝantaro | 2 205 (2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 5755 | |
Fermi