Minora Sirto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Minora Sirto, arĥaika nomo de la Golfo de Gabes, estas golfo de la Mediteraneo (34° N 11° O (mapo)) ĉe la orienta tunizia marbordo en Nord-Afriko. La akvaĵo atingas loke 200 m da profundeco, 68 km da larĝeco kaj 41 km da longeco. La Sirto estas ĉirkaŭata de gravaj komercaj centroj kiaj Sfakso (Safakis) en la nordo kaj Gabès (Qabīs) en la sudo. Estas krome subakva minado de nafto. En la golfo situas la Kerkennah-insuloj kaj la turisme grava insulo Ĝerbao (Djerba). La golfo estas plue agrikulture grava fiŝkaptado-regiono.
Rapidaj faktoj golfo [+], Akvejo ...
Minora Sirto | ||
---|---|---|
La Minora Sirto kun la insulo Ĝerbao (Djerba) sube | ||
golfo [+] | ||
Akvejo | Mediteraneo | |
Koordinatoj | 34° 13′ 0″ N, 10° 37′ 0″ O (mapo)34.21666666666710.616666666667 | |
Larĝo | 100 km (62 mi) | |
Profundo | 100 km (62 mi) | |
Minora Sirto | ||
Vikimedia Komunejo: Gulf of Gabès [+] | ||
Fermi