From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kerkennah-insuloj (aliaj nomformoj povas esti Kerkenna, Kerkena, Karkana; pli frue nomata Kyrannis (greke), poste Cercina (latine), poste Kerkenah (arabe قرقنة) estas malgranda insularo antaŭ la orientaj bordoj de Tunizio en Golfo de Gabès, ĉirkaŭ 20 km antaŭ la kontinento (Sfax). Ĝi havas surfacon de ĉirkaŭ 160 km2. La insularo konsistas el najbaraj ĉefinsuloj Chergui kaj Garbi kaj el multaj neloĝataj insuletoj. La Kerkenna-insuloj estas administrataj fare de Gubernio de Sfax. La ĉefa komunumo estas Remla. La insulon ligas laŭhorara ŝipkonekto al tuniza haveno en Sfax.
Kerkennah-insuloj | ||
---|---|---|
insularo, municipality of Tunisia [+] | ||
Supermara alteco | 13 m [+] | |
Koordinatoj | 34° 42′ 56″ N, 11° 11′ 25″ O (mapo)34.71555555555611.190277777778 | |
Akvokolektejo | 160 km² (16 000 ha) [+] | |
Areo | 160 km² (16 000 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 6 | |
Ĉefaj insuloj | Chergui, Garbi | |
Loĝantaro | 15 501 (2014-04-23) | |
Horzono | UTC+01:00 [+] | |
Kerkennah-insuloj | ||
Vikimedia Komunejo: Kerkennah [+] | ||
La loĝantoj de la Kerkennah-inseloj devenas de la grekoj, kiuj alvenis el la proksima Malto. Ili arabiĝis kaj konvertis al la islamo. La insulanoj havas propran kulturon, folkloron.
La insulojn loĝas ĉirkaŭ 14.000 personoj. Dum la someraj monatoj povas alveni centmilo da turistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.