Mino[1]min’o[2]minao [3] (hebree: מָנֶה /māné/, greke: μνᾶ, latine: mina) estis antikva sumera-babilona-greka mezurunuo de pezo kaj poste ankaŭ monunuo.

La mino estis unue orienta masunuo, kiun transprenis la grekoj, tiel en Ateno ĝi korespondis al la maso de 434 ±3 gramoj.

En la plej antikva sumera-babilona 60-uma sistemo

1 talanto = 60 minaoj = 3600 sikloj.

Diodoro Sikulo skribas, ke la Balearaj ĵetilistoj servintaj Hamilkaron dum la batalo ĉe la kapo Eknomo (256 a.K.) ĵetis ŝtonojn pezaj je unu mino (libro 19, 109). La nomo de la moderna tera mino certe baziĝas sur la simileco kun la formo de la Antikva masunuo.

El unu mino da arĝento oni premis 100 draĥmojn. 60 minoj korespondis al unu talanto.

La greka mino en la antikva monsistemo

1 talanto = 60 minoj
1 mino = 100 drakmoj
1 statero = 2 drakmoj
1 drakmo = 6 oboloj

Fotogalerio

Referencoj

Literaturo

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.