From Wikipedia, the free encyclopedia
La franca ministerio pri laboro estas komisiita pri laboro, rilatoj kun la sociaj partneroj kaj socialaj temoj, aparte la ĝenerala politiko pri sociala agado, nacia solidareco (familioj, handikapoj, multaĝuloj) kaj politiko pri urbo.
Inter sia kreo en 1906 kaj 1983, la ministerio preskaŭ daŭre havis tiun titolon « ministerio pri laboro ». Kun la venko de la socialisma kandidato François Mitterrand en 1981, ĝia nomo ofte ŝanĝiĝis por inkluzivigi agojn sur la kampoj de solidareco aŭ socialaj aferoj, dungado aŭ laboro.
En la registaroj de Jean-Marc Ayrault|gouvernements Ayrault, de la 16-a de majo 2012 al la 2-a de aprilo 2014, ĝia oficiala titolo estis « ministerio pri laboro, dungado, profesia klerigo kaj socia dialogo » ; ĝi fariĝis ministerio pri laboro, dungado kaj socia dialogo poste.
La ministerio pri laboro originis ekde la franca revolucio kun la ideo en 1793 (Terora periodo) ke la rajto je vivrimedoj estis ligita al rajto je laboro.
La provizora registaro de 1848 deklaris la ekziston de « rajto je laboro » la 26-an de februaro 1848, kiu estigos la komisionon de Luksemburgo, komisiita pripensi la rajton je laboro.
La ideo organizi la rilatojn inter la ŝtato, la entreprenoj kaj la salajruloj ne estis nova. Ĝi komenciĝis kun la starigo de sindikatismo (Leĝo Waldeck-Rousseau). Plie Camille Raspail, deputito de la departemento Var proponis al la Ĉambro de deputitoj la kreon de mùinisterio pri laboro en 1886, 1889, 1890 kaj 1892, kiu ĉiam estis rifuzita. Tamen laborinspektistoj estis kreitaj en 1892 por obeigi la deciditajn leĝojn (infanlaboro...). Aliaj politikistoj (Édouard Vaillant, abato Lemire, , ktp) petis la kreon de tiu ministerio, kiu sukcesis en 1906 dank'al Georges Clemenceau.
Jam, en martos 1906, la ministerio pri komerco estis renomita "ministerio pri komerco, industrio kaj laboro" en la registaro de Ferdinand Sarrien. Kaj la 25-an de oktobro 1906 la « ministerio pri laboro kaj sociala antaŭzorgo » estis kreita de la prezidanto de la Konsilio Georges Clemenceau kaj la unua ministro estis René Viviani.
En 1981, la ministerio estis estrata de ŝtatministro kun la kampo "nacia solidareco" kun du apogantaj ministroj. En 1983, li fariĝis Ministro pri socialaj aferoj kaj nacia solidareco.
La malcentraj servoj de la ministerio estas, de 2010, organizitaj en regionaj direkcioj pri entreprenoj, konkurenco, laboro kaj dungado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.