From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ministerio de Publika Sekureco de la Ĉina Popola Respubliko (ĉine : 公安部; en pinjino : gōng ān bù) estas la nacia polica aŭtoritato de la Ĉina Popola Respubliko. De ĝia establado en 1949 ĝis 1954 ĝi estis nomita la "Centra Oficejo por Publika Sekureco". La oficejo estas la primara policagentejo en la lando. Ĝi estas gvidita fare de la Ministro de Publika Sekureco, kiu havas sidlokon en la Ŝtata Konsilio. La Ministerio respondecas pri la Armita Popola Polico de Ĉinio. La Ministro de Publika Sekureco ekde 2017 estas Zhao Kezhi [1][2][3].
La branĉoj de la oficejo estas nomitaj la Publika Sekureco-Agentejo (ĉine : 公安局 ; pinjino : gōng ān jú) kaj estis kritikitaj por troa fortuzo.
La Ministerio de Publika Sekureco estas unu el la plej malnovaj registaraj organizoj en la Ĉina Popola Respubliko. La oficejo estas sub la superrigardo de la Centra Milita Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio. La oficejo estis establita en julio 1949 kiam la policaj funkcioj estis transdonitaj de la centra sekcio por sociaj aferoj al la oficejo, kiu komencis funkcii la 1-an de novembro 1949. Ekde 1950, la ĉefsidejo de la organizo estas en Pekino, la ĉefurbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.