Minetest
videoludo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Minetest (Origine nomita test-c55) estas videoludo bazita sur libera programaro por GNU/Linux, FreeBSD, Microsoft Windows, Android kaj Mac OS.[1] la ludo kreas hazarde mondon formita plejparte de blokoj, el kiuj la ludanto povas akiri materialojn per kiuj konstrui aŭ fabriki objektojn. La ludo estis kreita en 2010 sub la gvido de Perttu Ahola (ankaŭ konata kiel "celeron55") kaj, ekde tiam, kun helpo de kreskanta komunumo de programistoj.
Minetest | |
---|---|
Logoo de la ludo | |
Distribuo | F-Droid |
Platformo | Linux |
Licenco | GNU LGPL |
Ĝenro | Ne-lineala videoludo |
Ludomaniero | Unuope, Plurope |
Lingvo | Plurlingva (Uzas la lingvon de la operaciumo) |
Regilo | komputila klavaro |
Minetest estas inspirita en aliaj ludoj kiel Infiniminer, Minecraft, kaj similaj. La celo de la ludo estas la kreema konstruado de strukturoj faritaj de blokoj el malsamaj teksturoj en 3D-mondo[2][1]
La ludantoj povas elekti du ludmanieron: Supervivado, en kiu oni devas kolekti ĉiujn materialojn permane; kaj Kreema, en kiu la ludanto posedan senliman kvanton da ĉiu materialo kaj ankaŭ povas flugi.[3] Ambaŭ ludmanieroj ludeblas unuope aŭ plurope.
Ĉefe la ludo havas du celojn: Esti facile modifebla (per Lua) kaj povi esti uzite native en novaj kaj malnovaj komputiloj. tial Minetest funkcias per C++ kaj uzas la 3D-bildmotoro Irrlicht.[3][1]