Minejo Nachtigall
terkarbminejo en Witten / From Wikipedia, the free encyclopedia
Minejo Nachtigall estas iama ŝtonkarbo-minejo en Witten. La minejo, kiu estis konata ankaŭ sub aliaj nomoj,[1] troviĝas en la urboparto Bommern je la komenco de la valo de la rivereto Mutte kaj estas ero de la minhistoria rondvojo Bergbauwanderweg Muttental.[2] La minejo estis unu el la plej grandaj profundminejoj de la regiono.[3] En la minejo oni ekspluatis per profunda minado pecoriĉan graskarbon, kiu havis bonan kvaliton.[4] Nun sur la mineja tereno troviĝas la LWL-Industriemuseum Zeche Nachtigall.[5]