jamajka kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Millicent Dolly May Small (6a de Oktobro 1947 – 5a de Majo 2020)[1][2] estis jamajka kantisto kaj kantoverkisto kiu estas plej bone konata pro sia sukceso de 1964 nome "My Boy Lollipop". La kanto atingis la duan rangon en la pintolistoj kaj de Unuiĝinta Reĝlando kaj de Usono kaj vendiĝis en ĉirkaŭ sep milionoj da ekzempleroj tutmonde. Ĝi estis ankaŭ la unua grava sukceso de Island Records kaj helpis al la diskomarko atingi sian ĉeftendencan sukceson. Ŝi estis la unua internacia registristino de Karibio, kaj ties plej sukcesa ludistino.[3]
Millie Small | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Millicent Dolly May Small |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1947 en Clarendon Parish |
Morto | 5-an de majo 2020 (72-jaraĝa) en Londono |
Ŝtataneco | Jamajko |
Familio | |
Amkunulo | Peter Asher (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | kantisto diskografa artisto |
Ŝia unua registraĵo en Londono, "Don't You Know", faris malmultan efikon je sia publikigo fare de Fontana Records fine de 1963, sed por la sekva registraĵo Blackwell rekrutis gitariston kaj aranĝiston Ernest Ranglin por helpi la sesion. Ranglin kaj liaj muzikistoj adoptis la ĵus populariĝinta ska stilon, kaj ŝia rearanĝo de "My Boy Lollipop", kanto origine publikigita en Usono fare de la junulo Barbie Gaye fine de 1956, iĝis tuj sukcesa.[4]
Ŝi turneis en Britio kaj aperis ofte en brita televido, antaŭ kolapsi pro elĉerpiĝo kaj manĝovenenado; ŝi ankaŭ suferis trafikakcidenton. Kvankam sekva unuopaĵo nome "Sweet William" estis malpli sukcesa, kaj atingis nur 30an rangon en UR,[5] 40an en Usono, kaj 22an en Kanado,[6] ŝi jam estis internacia famulino. Ŝi ricevis oran diskon en Novjorko, kaj estis montrita en kabrioleto je sia reveno al Kingstono kie ŝi ludis en kelkaj gravaj spektakloj, iam kun Otis Redding, Patti LaBelle, kaj Inez and Charlie Foxx. Ŝi ludis ankaŭ en Ska Spektaklo en la Monda Foiro de Novjorko de 1964.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.