From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikołaj ZIELEŃSKI (ĉ.1550- ĉ.1616) estis pola komponisto kaj orgenisto.
Mikołaj Zieleński | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1550 en Warka |
Morto | 1-an de januaro 1615 (65-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Ne multe pli sciatas pri lia privata vivo ol tio, ke li estis dungita de la kortego de Wojciech Baranowski kiel orgenisto kaj komponisto kaj vivis dum la ŝanĝo de la 16-a al la 17-a jarcento.
Li studis italan muzikon (ne endis fari ĝin en Italio) kaj havis postenon kiel kapelmajstro kaj orgenisto en kastelo Łowicz.
Tiutempe estis pluraj italaj muzikistoj en Pollando (ekz. Luca Marenzio kaj Marco Scacchi), kiuj probable influis lian komponadan arton.
En tempo de milito kaj forbruligitaj arĥivoj estas kvazaŭ miraklo, ke supervivis kolekto offertoria et communiones (presita en Venecio 1611), kiu verŝajne enhavas grandan parton de la verkaro de Zieleński.
Mikołaj Zieleński estas grava figuro en pola renesanca muziko, samkiel Marcin Mielczewski. Li estas agnoskata inter la plej geniaj polaj komponistoj, kune kun Wacław z Szamotuł kaj Fryderyk Chopin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.