Miguel Najdorf
argentina ŝakludisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Miguel NAJDORF (Varsovio, la 15-an de aprilo 1910 - Malaga, la 4-an de julio 1997) estis argentina ŝakludisto (naskiĝinta en Pollando), okfoja nacia ĉampiono, en 1949, 1951, 1952, 1955, 1960, 1964, 1967 kaj en 1975. Li fariĝis grandmajstro en 1950. Li estis en 3 ŝakolimpikoj por Pollando (1935, 1937, 1939) kaj 11 por Argentino (1950, 1952, 1954, 1956, 1960, 1962, 1966, 1968, 1970, 1974 kaj 1976).[1]