Li estas la aŭtoro de la lirika-muzika spektaklo La profil’ de viaj spuroj kaj de la teksto de samnoma kantato, la unua pri neesperanta temo en la historio de Esperanto, kun muziko de Pedro Vilarroig, premierinta en 1993, en la Palaco de la Muziko de Valencio, kadre de la 78-a UK. Ekster Esperantujo, nuntempe Fernández ne malofte rolas kiel “la esperanta voĉo” de interalie grupo da madridaj soci-kritikaj poetoj, kadre de poeziaj revuoj, publikaj deklamadoj ktp, kie siajn poemojn li prezentas nepre dulingve (hispane-esperante), kaj tenoras ĉe la madrida plektr-orkestro Calle del Barquillo.
Poemaroj
Semo de matenruĝoj, Poezio originala, eld. Mondial, 2023, ISBN 9781595694539[3]
Ampoemaro, aperinta kadre de la kvaropa poemlibro Ibere libere (Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho), Liven Dek, Miguel Fernández) (eld. IEM, 1993).
Nova mondo en niaj koroj (tradukita antologio en kies apendico li republikigis du poemojn jam aperintajn en El miaj sonoraj soloj (eld. Calumnia, 2016).
Semilla de Arrebol (hispanlingva antologio, en elesperantigo far Miguel Fernández mem, de poemoj el liaj ĝis nun publikigitaj Esperanto-poemaroj) (eld. Calumnia, 2020).
Noveloj kaj romanoj
Rakontoj en la kvaropa rakontaro Ekstremoj (Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek) (eld. IEM 1997).
Novelkolekto La vorto kaj la vento (eld. Mondial, 2016).
Eseoj kaj prelegoj
Sur la spuroj de Federico García Lorca (monografio por fine neokazinta preuniversitata somerkurso de la Universitato de Santiago-de-Kompostelo, eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1996).
Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas (La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado) (Beletra Almanako, Mondial, n-roj 14 kaj 15, 2012).
Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, teatraĵoj de Federico García Lorca (eld. La Misma, 1987).
Miguel Hernández, poeto de l’ popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández (unua eldono de Grupo Esperanto de Valencia en 1988, dua eldono de HEF en 2017).
Ĝis tagmezo alvenos, novelo de Ignacio Aldecoa, ene de la novelduo, en la kastilia, esperanta kaj eŭska Recordando / Omaĝe / Gogoan al Aldecoa (eld. Alava Esperanto-Asocio, 1999).
Poezio: armilo ŝargita per futuro, komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, konsistanta el 35 poetoj; Fernández tradukis 170 el la 182 poemoj, kaj verkis la longan enkondukon (eld. SATeH, 2013).
Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, komentita liberecana antologio surbaze de tekstoj de Federica Montseny kaj Dolors Marin (eld. SATeH, 2014).
Nova mondo en niaj koroj, elmontro el 23 nuntempaj hispanaj kritikaj poetoj (eld. Calumnia, 2016).
Tagoj kaj ruinoj, komentita taglibro hispanlingve verkita de la kataluna Esperanto-poeto Jaume Grau Casas dum lia ekzilo en francaj koncentrejoj post la hispana enlanda milito (eld. SATeH, 2017).
Vamos, vemos / Ni iras, vidas, dulingva (hispana-esperanta) poemaro de la nuntempa hispana poetino María Ángeles Maeso (eld. Lastura 2017).
La defio vivi kaj krei, komentita teatra monologo de Fernando J. López (eld. Liberanimo, 2017).
¿Qué es el anarquismo /Kio estas anarkiismo?, enkonduko en la anarkiisman idearon far Alfredo González (eld. Ediciones Antorcha 2018).
Ha, Karmela!, komentita teatraĵo de José Sanchis Sinisterra (eld. Asociación Izquierda y Esperanto, SATeH, 2018).
Omaĝe al Lorca, antologio de poemoj de Federico García Lorca, kun eseoj kaj komentarioj. Eldonis Hispana Esperanto-Federacio, 2021, 300 p.[4]