amora suĉado de peniso From Wikipedia, the free encyclopedia
Midzado estas ago de buŝa seksumado en kiu oni uzas la buŝon por stimuli la penison de kutime alia persono. Midzado povas esti seksume ekscita por ambaŭ partoprenantoj. Oni povas, sed ne nepre devas, midzi iun ĝis ejakulo kaj akcepti en la buŝon (kaj eventuale engluti) spermon. Nur limigita kvanto de personoj kapablas midzi sin mem.[1]
Kiel plejparte da seksumaj agoj, buŝa seksumado kreas riskon je akiro de seksume transdoneblaj infektoj. Tamen la transdonrisko por buŝa seksumado, speciale transdono de HIV, estas signife malalta kompare al vagina aŭ anusa seksumado.[2][3][4]
Beletre, Louis Beaucaire en sia El la vivo de Bervala sentaŭgulo verkis amuzan rakonton pri la vorto "midzumado" (ISBN 9788440076373).
La vesperto Cynopterus sphinx midzas dum sekskuniĝo. Paroj pli longe seksumas kiam la vespertino lekas la virvesperton ol kiam ŝi ne faras tion.[5][6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.