germana aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Michelle von Treuberg - prononco [miŜEL fon TROJberk], naskiĝis la 9-an de novembro 1992 en Starnberg, Bavario, Germanio, do nun 31-jara - estas germana infana aktorino.
Michelle von Treuberg aktore partoprenis en pluraj kinejaj kaj televidaj filmoj, unuafoje 12-jara en la televida filmo Dem Himmel sei Dank kaj en la televida serieto Speer und Er de 2005.
La unuan ĉefan rolon, tiun de knabino nomata „Sprotte“ [ŜPROte], ŝi en 2006, do en aĝo de 13 jaroj, kun la samaĝulinoj Paula Riemann, Lucie Hollmann, Zsá Zsá Inci Bürkle kaj Jette Hering havis en la kineja filmo Die Wilden Hühner pri grupo de kvin ekpuberantaj knabinoj, unua parto de filma trilogio. La saman rolon ŝi ankaŭ havis en la sekvajara dua parto de la trilogio, Die Wilden Hühner und die Liebe, kaj komence de 2009, ĵus 16-jariĝinta, en la tria parto, Die Wilden Hühner und das Leben. Poste en 2009 ŝi videblis en la unua epizodo de la krimfilma serio SOKO Köln. En somero 2001 ŝi pasigis sian abituran ekzamenon en la gimnazio de Starnberg.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.