Mikelanĝelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikelanĝelo (itale Michelangelo Buonarroti [mi-kel-án-ĝe-lo bŭon-ar-ro-ti]; naskiĝis la 6-an de marto 1475, mortis la 18-an de februaro 1564) estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenciĝis la baroko. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo servante al pluraj papoj.
Tiu ĉi artikolo temas pri la itala artisto Mikelanĝelo Buonaroti (Michelangelo Buonarroti). Vidu ankaŭ pri la samlanda artisto Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo (Michelangelo Merisi da Caravaggio). |
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Mikelanĝelo opiniis sin skulptisto, sed la papoj devigis lin ankaŭ pentri. Li admiris La Dian Komedion de Dante kaj mem verkis poemojn, kiuj estis publikigitaj parte nur en 1623, komplete en 1863.