![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8f/Socialist_rally_Zenith_2007_05_29_n16.jpg/640px-Socialist_rally_Zenith_2007_05_29_n16.jpg&w=640&q=50)
Michel Sapin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Michel SAPIN (naskiĝis la 9-an de aprilo 1952 en Boulogne-Billancourt) estas franca socialista politikisto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8f/Socialist_rally_Zenith_2007_05_29_n16.jpg/640px-Socialist_rally_Zenith_2007_05_29_n16.jpg)
Li cetere estis asemblea deputito de Indre kaj Hauts-de-Seine, subministro ĉe la ministro pri justico (majo 1991 - aprilo 1992 en la ministraro de Édith Cresson), ministro pri ekonomio kaj financoj (aprilo 1992 - marto 1993 en la ministraro de Pierre Bérégovoy) kaj ministro pri civila servo kaj ŝtatreformado (ministraro de Lionel Jospin).
Michel Sapin oficis kiel urbestro de Argenton-sur-Creuse (departemento Indre) de 1995 ĝis 2001 kaj de 2007 ĝis 2012.
Li estis ministro pri laboro, dungado, profesia formado kaj sociala dialogo en la 1-a kaj la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault de la majo 2012 ĝis marto 2014. Li estas la ministro pri financoj kaj publikaj kontoj en la registaro de Manuel Valls ekde la 2-a de aprilo 2014.
- Kategorio Michel Sapin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)