franca lingvisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Michel Jules Alfred BRÉAL (n. Landau — Bavario — la 26-an de marto 1832 – m. en Parizo la 25-an de novembro 1915), estis franca filologo, lingvisto, fondinto de la semantiko.
Michel Bréal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Michel Bréal | |||||
Naskiĝo | 26-an de marto 1832 en Landau in der Pfalz | ||||
Morto | 25-an de novembro 1915 (83-jaraĝa) en Bulvardo Saint-Michel (Parizo), 5-a arondismento de Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Supera normala lernejo vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Auguste Bréal (en) , Henry Bréal (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto profesoro filologo vd | ||||
Laborkampo | Lingvoscienco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michel Bréal studis en Weißenburg (Bavario), Metz, Parizo kaj en la Supera Porinstruista Lernejo (École normale supérieure : ENS). En 1857, li studis la sanskritan en Berlino kun Franz Bopp, kies Komparan Gramatikon de la hind-eŭropaj lingvoj li poste tradukis. Li tradukis ankaŭ la Komparan lingvistikon de FR Albrecht Weber. Li poste fariĝis profesoro de kompara gramatiko en la Praktika Lernejo de altaj studoj kaj en Kolegio de Francio, de 1866 ĝis 1905, kie li havis kiel lernantojn Antoine Meillet kaj James Darmesteter. Li estis elektita en 1875 kiel membro de la Akademio de enskribiĝoj kaj beletristiko kaj nomumita en 1879 kiel inspektoro de la supera instruado. Li estis distingita je la Honora Legio (Komandoro) en 1890.
Michel Bréal estas konata ĉefe kiel fondinto de la semantiko, kies nomon li mem kreis, per sia verko "Essai de sémantique" (Eseo pri semantiko) aperinta en 1897. Krom lingvistikaj laboroj, li verkis plurajn librojn pri la mitologio. Li estas ankaŭ aŭtoro de studoj pri la instruado en Francio, la instruado de la antikvaj lingvoj kaj la reformo de la ortografio.
Fine, Michel Bréal estas la inventinto de la moderna maratono. En 1894, li sugestis al la barono Pierre de Coubertin enkonduki tiun konkurson en la unuaj modernaj olimpiaj ludoj en 1896.
Oni ŝuldas ankaŭ al li inspiron pri la olimpia devizo "Citius, Altius, Fortius" [1], t.e. "Pli rapide, pli alte, plis forte".
[1] Michel Bréal – Grenzüberschreitende Signaturen. Hans W. Giessen, Heinz-Helmut Lüger, Günther Volz (Hrsg.). Landau : Verlag Empirische Pädagogik. 2007. ISBN 3-9373-3363-0
La ĉi supraj elementoj fontas el la franca versio de Wikipedia.
"La ekzistantaj lingvoj miksiĝante provizas la ŝtofon de la nova lingvo. Oni ne devas malestimi tion; se niaj okuloj, per subita kresko de vidkapablo povus ekvidi la elementojn de la lingvo de Racine kaj Paskalo, ili malkovrus tute similan miksaranĝon.[…] La celo ne estas, kompreneble, depreni la lingvon de iu ajn, sed havi komunan helplingvon, t. e. apud kaj krom la indiĝena kaj nacia lingvo, komunan komunikilon memvole kaj unuanime akceptitan de ĉiuj civilizitaj nacioj en la mondo." (El "Revue de Paris", n° 14, 1901)
"Dans un temps où les idiomes servent trop souvent de prétexte et d'aliment aux contestations et aux rivalités, dans un temps où, selon un mot célèbre, le langage, fait pour créer l'accord entre les hommes, a été détourné et employé pour nourrir la discorde, les partisans de l'espéranto représentent l'aspiration vers un temps meilleur et des visées plus hautes pour l'humanité" (M. Bréal) "En tempo kiam la lingvoj tro ofte utilas kiel preteksto kaj nutrado de kontestoj kaj de rivalecoj, en tempo kiam, laŭ fama diraĵo, la lingvo, farita por starigi interkonsenton inter la homoj, estis devojigita kaj uzita por nutri la malkonsenton, la partianoj de Esperanto reprezentas la aspiron de pli bona tempo kaj pli altaj vizioj por la homaro" (M. Bréal)
El la analizo de A. Meillet kaj Michel Bréal en "Revue critique d'histoire et de littérature" (N° 13 — 2 avril — 1908 p. 241-246) pri la broŝuro de K. Brugmann kaj A. Leskien, Zur Kritik der kunstlichen Weltsprachen. Strasbourg (chez Trûbner), 1907. 38 p.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.