Mezosoprano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kiel mezosoprano (el la Itala mezzo soprano; France: bas-dessus) nomas voĉregistron de inoj kaj knaboj situanta inter aldo kaj soprano kaj diferenca de la soprano per malhela tembro samkiel iom pli malalta voĉamplekso (ĉ. g ĝis f’’). Speciale karakteriza por la mezosoprano estas la korpulenteco de la tonoj en la mezregistro.
Rapidaj faktoj virinaj voĉoj, viraj voĉoj ...
voĉaj registroj | |
virinaj voĉoj | viraj voĉoj |
---|---|
Soprano (S) |
Tenoro (T) |
Mezosoprano |
Baritono |
Aldo (A) |
Baso (B) |
Fermi
Kiel la baritono aperas en du diferencaj tembroj (kiel tenoro kaj kiel basbaritono), laŭ tio kiun voĉospecon li pli simias, ankaŭ la mezosoprano havas aŭ sopranan aŭ aldan tembron, kaj sia sonamplekso etendiĝas aŭ pli alten aŭ pli malalten.
Ofta tasko de mezosopranistinoj estas la t.n. pantalonrolo, do la prezentado de (plejparte juna) viro (vd. sub Cherubino, Octavian, Hänsel).
Tipaj mezosopranaj partioj estas:
- Georges Bizet, Carmen: Titolrolo
- W. A. Mozart, Le nozze di Figaro: Cherubino
- Giuseppe Verdi, Il Trovatore: Azucena
- Richard Strauss, Der Rosenkavalier: Octavian
- Engelbert Humperdinck, Hänsel und Gretel: Hänsel
- Kategorio Mezosoprano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)