From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mezatlantikaj ŝtatoj de Usono, en nagla Mid-Atlantic states aŭ middle Atlantic states aŭ simple la Mezatlantiko, formas regionon de Usono ĝenerale lokita inter Nov-Anglio kaj la Sudo. Ties preciza difino diferencas laŭ fonto, sed la regio plej ofte konsiderata inkludas Delavaron, Marilandon, Nov-Ĵerzejon, Pensilvanion, Vaŝingtonon, Novjorkion, Virginion, Okcidentan Virginion kaj foje ankaŭ Norda Karolino estas inkludata.
Mezatlantiko ludis gravan rolon en la disvolviĝo de usonaj kulturo, komerco, negocoj, kaj industrio, kvankam ĝi estas unu el malplej memkonsciaj el la usonaj regionoj.[1] Ĝi estis nomita la "tipa usona" regiono fare de Frederick Jackson Turner. Religia pluralismo kaj etna diverseco estis gravaj elementoj de la mezatlantika socio el ties setliĝo fare de nederlandanoj, svedoj, anglaj katolikoj, kaj kvakeroj tra la periodo de angla regado kaj poste. Post la Usona Revolucio, la mezatlantika regiono gastis ĉiujn el la historiaj ĉefurboj de Usono, inklude la nunan federan ĉefurbon, Vaŝingtono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.