Metroo de Helsinko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metroo de Helsinko (finne Helsingin metro; svede Helsingfors metro) estas la metroo funkcianta en la urbo Helsinko, kaj nuntempe la sola metroo en Suomio. La metrosistemo malfermiĝis je la 2-a de aŭgusto 1982, post 27 jaroj da planado. La metroo estas la plej norda en la mondo kaj en la momento de ĝia inaŭgurado estis la plej mallongdistanca en la mondo.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Metroo de Helsinko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Helsingin metro | |||||
metroo | |||||
Komenco | 1982 vd | ||||
Geografia situo | 60° 12′ 37″ N, 25° 4′ 41″ O (mapo)60.2102825.07806 | ||||
Lando(j) | Finnlando vd | ||||
Situo | Helsinko | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
La metroo konsistas el simpla linio kun 30 metrostacioj, entute 43 km longa. Ĝi servas ĉefe por la ĉeurboj de la oriento, sed ankaŭ uzata kiel transportilo ene de la urbocentro de Helsinko. Laŭ la statistikoj de la entrepreno kiu posedas ĝin, la nombro de pasaĝeroj superas la 50 milionojn ĉiujare. Tradicie oni asocias kun la metroo oranĝan koloron.