![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/81/Barcelona_Metro_Logo.svg/langeo-640px-Barcelona_Metro_Logo.svg.png&w=640&q=50)
Metroo de Barcelono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metroo de Barcelono estas la dua plej longa metroreto de Hispanio, kaj ekde decembro 2009, la unua hispana metroreto kiu havas 3 liniojn tute aŭtomatigitajn (metrolinioj 9, 10 kaj 11). En 2009, la metroreto estis uzata de 405,1 milionoj da pasaĝeroj, tio estas 1 109 863 ĉiutagaj pasaĝeroj.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Metroo de Barcelono | ||
---|---|---|
Metro de Barcelona | ||
![]() | ||
metroo ![]() | ||
Komenco | 1924 vd | |
Geografia situo | 41° 23′ 38″ N, 2° 8′ 39″ O (mapo)41.3942.14418 | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Situo | Barcelono | |
| ||
Membro de | Community of Metros Benchmarking Group (en) ![]() ![]() | |
Posedata de | Autoritat del Transport Metropolità vd | |
Fermi
Metroo de Barcelono
Rapidaj faktoj TMB Metroo de Barcelono FGCMetro de Barcelona, Ĝeneralaj informoj ...
TMB![]() ![]() Metro de Barcelona | |
---|---|
![]() | |
Kajo de L5 en La Sagrera | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | ![]() ![]() ![]() |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 1924 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 166 km |
Nombro de linioj | 12 |
Nombro de stacioj | 194 List![]() |
Aliaj informoj | |
Jara trafiko | ~ 464 700 000 pasaĝeroj (2015) |
Traklarĝo | 1 435 mm 1 674 mm L1 ![]() 1 000 mm L8 ![]() |
Transportisto | TMB TMB![]() FGC FGC ![]() |
Fermi
La konstruado de la du unuaj linioj ekiĝis en la jaro 1920. La unua linio nomiĝis Granda Metropoliteno de Barcelono, inaŭguriĝis en 1924, en la komenco ĝi ligis la Placon de Katalunio kaj la stacidomon Placo de Lesseps. Nuntempe, la reto havas 187 metrostaciojn kaj estas 166 kilometrojn longa.
Vagonaroj de Metroo de Barcelono veturas precipe sur la dekstra trafikflanko (escepte de la linio L2 inter Paral·lel kaj Monumental).[1]