![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/53/Secondary_tumor_deposits_in_the_liver_from_a_primary_cancer_of_the_pancreas.jpg/640px-Secondary_tumor_deposits_in_the_liver_from_a_primary_cancer_of_the_pancreas.jpg&w=640&q=50)
Metastazo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Metastazo (greke μετάσταση, de μετα~, meta~ - "for" kaj στάση, stáse - "loko", do "for de la origina loko") estas hipoteze difinita duaranga kreskaĵo de maligna tumoro, do kancero aŭ de infekta fokuso, en alia loko de la homa korpo ol la origina kancera respektive infekta loko. La moderna onkologio, do la specialiĝinta fako de medicino pri kanceroj, baziĝas sur la teorio de kanceraj fokusoj kaj metastazoj.
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
C77 | duaranga kaj ne specifigita maligna novkreskaĵo de la limfaj ganglioj | |
C78 | duaranga maligna novkreskaĵo de la spira kaj intesta sistemoj | |
C79 | duaranga maligna novkreskaĵo en alia loko de la homa korpo | |
La koncerna latina nomo estas filia (en Esperanto "la filino", latine plurale filiae) - do "filina tumoro".
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/53/Secondary_tumor_deposits_in_the_liver_from_a_primary_cancer_of_the_pancreas.jpg/640px-Secondary_tumor_deposits_in_the_liver_from_a_primary_cancer_of_the_pancreas.jpg)
Metastazoj en strikta senco estas solidaj kreskaĵoj de tumoroj en histo distanca al la origina tumora loko. La termino tamen ankaŭ uzatas por la sepsa disvastiĝo de forte malsanigaj ĉeloj kancerigaj aŭ infektaj, ekzemple kiam endokardiito disvastiĝas al multaj organoj.
- Kategorio Metastazo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri patologio kaj onkologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
![]() |
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj! |